Morgedal
La knabo, kiu ĉiam denove rompis siajn skiojn
Olav Bjaaland el Morgedal rompis tiom da pinskioj, ke lia patro laciĝis de la farado de novaj. Tiel la knabo devis lerni mem fari siajn skiojn. Kelkajn jardekojn poste Roald Amundsen bezonis ĝuste tiujn lertajn manojn. Dum la ekspedicio al la suda poluso Olav malpezigis la sledojn kaj skiante iris antaŭ la aliaj por trovi la vojon supren al la polusa altebenaĵo.

De la kameno ĝis Kalifornio
Sekvu la padon supren al Øverbø, kie naskiĝis Sondre Norheim. En 1960 la loĝantoj de Morgedal ekbruligis ĉi tie torĉon por la vintraj Olimpikoj en Kalifornio. La flamo kunveturis en malfermita aŭto ĝis Oslo, poste transiris Atlantikon en malgranda lampo per regula flugo.
Dum somera promenado vi povas preni la ŝlosilon de la dometo ĉe la parkejo kaj subskribi la gastolibron. Antaŭ vi jam pli ol 150 000 homoj enskribis siajn nomojn en tiujn librojn.
En la bakejo de Skreppa oni bakas sur fera plato la platan panon Morgedalsbrau, kun krude muelita tritiko kaj la loka butero Kviteseidsmør en la pasto. La bakistoj mem sugestas disrompi la panon en lakton kaj manĝi ĝin kun banano kaj konfitaĵo. La plata pano Morgedalsbrau de Skreppa