De la vilaĝa kunvenejo la vojo supreniras al Hyvrenuten. Dum parto de la irado vi tretas ŝtonojn iam metitajn por transporti ŝtipojn malsupren de la monto. De la pinto vi vidas, kiom mallarĝiĝas la kanalo de Telemark ĉe Fjågesund.
Fjågesund el la aero.Foto el la arkivo de Velkomen hit
Antaŭ ol ekiri
Parku ĉe la vilaĝa kunvenejo. La tuta ekskurso ĝis Ånås kaj reen longas ĉirkaŭ ses kilometrojn. Vi revenas laŭ la sama vojo.