En Kviteseidbyen indas lasi iom da loko en la aĉetsako por via bankostumo. La parko kaj la banponto ĉe Sundkilen troviĝas meze de la urbeto.
Sternu vian mantukon sur la herbo en la parko ĉe Victoriabrygga. De la banponto vi povas rekte eniri la akvon de Sundkilen. Se iu preferas prokrasti la banon, tiu povas gardi vian lokon sur la herbo aŭ rapide iri al la vendejo por glaciaĵo.
Sur la revenvojo rigardu la du ŝtonkolonojn ĉe la kajo. Homoj, kiuj fortransloĝiĝis el Kviteseid, sendis hejmen ŝtonojn el la lokoj, kie ili ekloĝis. Provu trovi la grejson el Svalbardo kun spuroj de folioj premprintitaj en ĝi.