Sekvu la regionan vojon 355 laŭ la norda bordo de Skreevatnet por atingi Skreosen. Ĉi tie la akvofalo iam funkciigis kaj muelejon kaj segejon.
Apud la akvofalo Skreosfossen Ole Blom konstruis segejon en 1804. Antaŭ la tempo de kamionoj oni flosigis la ŝtipojn ĝis la segejo kaj tie staplis ilin por la vintro. Kiam la lignoprilabora entrepreno malfermis vilaĝan vendejon en 1931, oni tie povis aĉeti eĉ radioricevilon. Segitan lignon oni ankoraŭ vendas en la vilaĝo.
Skreosen apartenas al Kviteseid, sed por viziti najbarojn vi same facile povus iri al Hauggrend en Fyresdal aŭ al Krossli en Tokke. Nur iom pli oriente vi jam atingas Vråliosen.