Fjågesund
Ĉu du vilaĝoj povus kune teni unu bredvirbovon?
En la vintro de 1891 oni nombris la preterpasantojn en Fjågesund. En du monatoj oni kalkulis 758 ĉevalojn kaj 1 986 homojn, ankoraŭ sen tiuj, kiuj veturis nokte. Unu argumento por pli bona vojo estis, ke tiam la homoj de Bergsto kaj Fjågesund povus kune pagi por bredbovo.

Ili konstruis domon por la venonta najbaro
En Fjågesund la loĝantoj kunigis siajn fortojn kaj propravole konstruis luigotan domon. Tiel homoj povus elprovi la vilaĝan vivon, dum ili serĉas laboron kaj konstantan hejmon. Se vi volas iom konatiĝi kun la vilaĝo antaŭ via alveno, foliumu ĝian gazeton Fjågesund Posten.
De Ånås vi vidas kaj Fjågesund kaj Bergsto, la du partojn de la vilaĝo.
Skiante ĉirkaŭ Knarren, vi povas trapasi tri komunumojn en unu rondiro. De Knarrbua la itinero kondukas tra Kviteseid, Drangedal kaj Nome. Mapo de «Knarren rundt», la rondiro ĉirkaŭ Knarren