Skreosen
Popola violono interne de la monto
Dum 45 jaroj Gudmund Aslaksen, konata kiel Gulmon Mylla, laboris en la rabotejo de Skreosen. La majstra segisto sciis ankaŭ la kanton «Tusseto». En ĝi abomenulo ricevas sur la dorson sakon da oro kaj devas danci laŭ violono interne de la monto. Trygve Naper aŭdis la kanton de Gulmon kaj surpaperigis ĝin.

Kiam la taksiisto preterkuris
En 1928 la lignovara fabriko de Skreosen akiris durapidecan Ford. Dum la suprenveturo de Dalen al Vinje ĝi iris tiel malrapide, ke, laŭ Gunnar Naper, la taksiisto Lars Vadder haltigis sian aŭton, postkuris la ŝarĝon kaj petis permeson preterpasi.
La ŝarĝoplatformo estis tiel mallonga, ke la tabuloj devis elstari antaŭen ambaŭflanke de la ŝoforejo.
Se vi konstruos ŝtuparon aŭ renovigos la eksteran tegaĵon de via domo, vi povas preni la materialon ĉe Fyresdalsvegen 177. La vendejo de konstrumaterialoj en Skreosen